Kio estas PSKK?
PSKK estas la aŭtuna renkontiĝo de FLEJA. Je la Post Somera KlaĉKunveno
oni inter alie postĝuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la
vintrajn. Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp.
Tradiciaj programeroj dum la ĉiujara renkontiĝo estas la danckurso kaj la gvidata vizito al urbo en la ĉirkaŭaĵo de PSKK.
PSKK 2009 okazos en HOFFBAUER-POORTGEBOUW en Zutendaal
La organiza teamo de PSKK 2009 konsistas el:
Ĝenerala kunordigo: Yannick
Manĝoj: Nicky
Programo: Heidi, Karlijn
Ejo: Yannick
Financoj: Björn, Karlijn
Retpaĝo: Yannick
Aliĝoj: Yannick
Programo
Muzikkoncerto de JoMo
Prelegoj
Ekskurso al Tongeren
Sporto
Dancado
Manlaboro
Halloween festo
Karaoke
Praktikaj informoj
PSKK 2009 okazos en Hoffbauer-Poortgebouw en Trichterweg 33, 3690 Zutendaal de la 30-a de oktobro (ekde la 18h) ĝis la 2-a de novembro (14h).
Jen
detala mapo.
Publika transporto
La ejo estas facila atingebla per publika transporto. Buso 45 (Hasselt - Genk - Maastricht) haltas antaŭ la ejo. Plej proksimaj trajnstacidomoj estas Genk aŭ Maastricht. Uzu la vojplaniloj en
www.nmbs.be kaj/aŭ
www.delijn.be por havi detalan vojaĝkonsilon.
Gravaj informoj
Vi devas mem kunporti litotukon por kovri la matracon, dormo-sakon kaj kapkusenon.
Ni organizos Halloween-feston kaj ornamos la ejon. Kunportu necesajn vestaĵojn, ŝminkon, ktp.
Por eviti krompagon de €5, bv. antaŭpagi antaŭ la 28-a de oktobro. Surloke tuj post alveno pagu la ceteran sumon de la kotizo.
Manĝoj
Ni preparos viandajn kaj vegetarojn manĝojn. En la aliĝilo vi povas indiki ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.
NOVAĴO
Koncerto de JoMo
Ankaŭ ĉi-jare ni zorgis por muzikkoncerto, kun neniu malpli ol JoMo. Jean-Marc Leclercq (en la Esperanto movado konata kiel JoMo) estas franca kantisto kaj muzikisto kiu kantas en 22 lingvaj, inter alie Esperanto. En 2000, JoMo aperis en la Guiness-libron pri rekordoj post tia multlingva koncerto.
Dum PSKK JoMo koncertos sabatvespere en la PSKK-ejo.
Homoj kiuj ne partoprenas la semajnfinon povas tamen ĝui la koncerton, kontraŭ la malalta prezo de €5. Vi ne devas aliĝi. Vi estas bonvena ekde la 19a30, tiam vi povos ĝui malgrandan Movadan Foiron kaj bonan etoson.
Homoj kiuj volas tranokti kaj matenmanĝi pagas (ĉio inkluzive: koncerto, lito, matenmanĝo) €25. Se vi deziras tranokti, bonvolu aliĝi kiel partatempa partoprenanto. Se ne, ni ne povas garantii liberajn litojn.