PSKK 2009

PostSomera KlaĉKunveno - 30/10 ĝis 02/11/2009

Kotizo-kategorioj

  • Beboj ne pagas ĝis la aĝo de 3 se ili ne okupas propran liton.
  • Infanoj ĝis 12 pagas €30. Por dua infano de la sama familio oni pagas €20, por la tria kaj sekvaj nur €15.
  • Junuloj inter 13 kaj 20 pagas €65. Se oni estas membro de FLEJA aŭ eksterlandano, vi ricevas rabaton de €15. Se junulo partoprenas unuafoje, li aŭ ŝi ne devas esti membro por ricevi la rabaton. Se la junulo estas membro kaj partoprenas unuafoje al PSKK, li aŭ ŝi ricevas kroman rabaton de €5 (entute do €20 da rabato).
  • Junuloj inter 21 kaj 30 pagas €80. Se oni estas membro de FLEJA aŭ eksterlandano, oni ricevas rabaton de €15.
  • Plenkreskuloj (+30) pagas €80. Patronaj membroj de FLEJA kaj eksterlandanoj ricevas rabaton de €15.

    Repagoj

  • Homoj kiuj antaŭpagas la tutan kotizon antaŭ la 25-a de oktobro estos repagotaj €5 en formo de trinkejo-kuponoj.
  • Partatempaj partoprenantoj: kontaktu la organizantojn.
  • Ankaŭ kontribuantoj ricevos rabaton; kontaktu la organizan teamon por scii pli!

    Krompagoj

    Estos krompago de €5 se vi ne antaŭpagis antaŭ la 25-a de oktobro.

    Praktike

    Via aliĝo nur vere validos post antaŭpago de 15 eŭroj al la konto de FLEJA. Jen la bezonataj datumoj:
    * Belgoj: kontonumero 979-6339610-83 aŭ pere de la FEL-konto FLJA-K
    * Eksterlandanoj: IBAN: BE 14 9796 3396 1083 - BIC: ARSPBE22 - adreso de la banko: Argenta Spaarbank NV, Belgiëlei 49-51, 2018 ANTWERPEN.
    Oni enordigu la kotizon dum la unua vespero de PSKK kun Karlijn aŭ Yannick. Ne hezitu kontakti la organizan teamon se vi havus iun ajn demandon aŭ sugeston!